Vizitu Forumon

Telefone konversaciis ĉina kaj rusa ĉefministroj

(GMT+08:00) 2015-09-14 20:31:14     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang telefone konversaciis kun sia rusa kolego Dmitri Medvedev lunde posttagmeze.

Li diris, ke la ĉina flanko volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Rusio kaj preni la venontan regulan kunvenon de ĉina kaj rusa ĉefministroj kaj la kunvenon de ĉefministroj de la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kiel la okazon fruktigi la duflankajn rilatojn kaj pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj por aldoni novan movforton al komuna disvolvado.

Medvedev diris, ke li atendas sian ĉi-jaran vojaĝon al Ĉinio por la regula kunveno de la dulandaj ĉefministroj kaj la kunveno de ĉefministroj de la membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. La rusa flanko sin preparas por certigi sukceson de la kunvenoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto