Vizitu Forumon

Ĉinio forte antaŭenpuŝos akvoutiligan servon en Tibeto

(GMT+08:00) 2015-09-14 12:43:00     Redaktoro:Ma

En estontaj kvin jaroj, Ĉinio fortigos helpon al Tibeto en la utiligo de akvaj resursoj. Antaŭ 2020 Tibeto akiros evidentajn propresojn en ŝparado de akvo, kampara akvoutiliga konstruado, antaŭzorgo kaj redukto de katastrofoj, protekto de ekologio de altebenaĵaj riveroj kaj lagoj, reformado kaj administro de la utiligo de akvaj resursoj.

Dimanĉe en Lasao okazis la 7a laborkunveno pri helpo al Tibeto. Ĉina ministro pri akvaj resursoj Chen Lei diris, ke la estontaj kvin jaroj estos ŝlosilaj por realigi transpaŝan disvolvon de Tibeto kaj ankaŭ decidaj por ĉiuflanke konstrui la modere prosperan socion. Oni devas akceli la solvadon de demandoj pri akvo, elektro, irigacio kaj antaŭzorgo de inundo, kiuj rekte koncernas la interesojn de tibetaj terkulturistoj kaj paŝistoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto