Vizitu Forumon

Sangpo, lamao el la 90aj jaroj

(GMT+08:00) 2015-09-15 11:23:01     Redaktoro:Li Lu


En la monaĥejo Khorchak, apartenanta al la gubernio Pulan en la regiono Ngari en Tibeto, tiun tagon, kiel kutime, 24-jara Sangpo antaŭ la statuo de Manĵusro absorbiĝis en sia citado de sutro. Vi neniel povus rilatigi tiun tibetan junulon kun la ore brilanta kvarcobrakhorloĝo ĉe la brako kaj kun paro da turismaj ŝuoj en la piedoj al lamao el la 90aj jaroj, se li ne portus jujubruĝan monaĥan mantelon.

La monaĥejo Khorchak situas en la vilaĝo Khorchak ĉe la limkruciĝo de Ĉinio, Nepalo kaj Hindio, kaj ĝi estis en 996 fondita de Rinchen Sangpo, majstra tradukisto de tibetaj budhaj sutroj. En la historio unue ekzistis la monaĥejo Khorchak, kaj poste estis la vilaĝo Khorchak, kies nomo venis el la nomo de la monaĥejo.

Lamao Sangpo de naskiĝo vivis en la vilaĝo Khorchak; antaŭ ok jaroj, kiam li aĝis 16 jarojn, li eniris en la monaĥejon por iĝi monaĥo.

Li diris: "En mia hejmo troviĝas dek homoj, kaj ili ĉiuj, miaj gepatroj kaj gefratoj, kredas je la tibeta bodhismo. Kiam mi monaĥiĝis, ili min apogis. La celo de mia alveno ĉi tien estas teniĝi en la kredo, kaj ankaŭ helpi al aliuloj.

Antaŭ la enmonaĥejiĝo Sangpo ricevis kvin jarojn da edukado en meza lernejo en la vilaĝo. Enirinte en la monaĥejon Khorchak, li okupiĝas ĉefe pri studado de budhismaj sutroj.

Nun li aĝas 24 jarojn, tamen en la monaĥejo li pasigis siajn ok jarojn. En la lamaejo Sangpo servas kiel kasisto, kaj kun alia lamao prizorgas la monŝrankon de la monaĥejo. Krom tio, li havas aliajn laborojn. Tiel, al li reduktiĝas la tempo por citi sutron. Spite tion, li ankoraŭ esperas, ke li povu multe lerni el la scio pri budhismo.

Sangpo diris, ke por lamao necesas ne nur citi, laŭtlegi sutron, sed ankaŭ akiri religian profesian diplomon donitan de religia fako de la registaro.

"En nia monaĥejo estas 13 lamaoj sume, el kiuj nur 6 havas la diplomon. Por ricevi diplomon lamao devas iri al la Budhisma Kolegio de Tibeto por studi du aŭ tri monatojn. Ankaŭ mi iris tien kaj ricevis diplomon. En nia monaĥejo estas ne multe da lamaoj. La plej aĝe alta lamao jam havas ĉirkaŭ 50 jarojn, kaj la aliaj estas junaj. Se tiuj junuloj ne spertus necesan bazan studon, do ili ne povus citi pli alte gradan sutron."

Pli pri studado de sutro, ol pri aliaj vivaferoj, Sangpo babilas entuziasme. Li torente parolas, kio estas la vico de sutrolibroj de sube al supre rilate al la skolo Sagya, kio estas la bazaj disciplinoj de la Sagya-skolaj monaĥoj, laŭ tiuj disciplinoj, ekzemple, ili ne povas amikiĝi kun malbonaj homoj, nek murdi eĉ bestetojn, nek drinki, nek eĉ edziĝi, kaj simile. La monaĥeja vivo, kvankam puritana, tamen li verŝajne kontentas pri sia nuna vivstato.

Li diris: "En la monaĥejo mi havas poŝtelefonon, per kiu mi kontaktas miajn gepatrojn. Liberatempe mi rigardas televidon. Mi eniĝis monaĥejen por mia kredo, ne por laboro. Do, kvankam mi havas miajn ŝatatajn okupojn, kiel kantadon, tamen elkora citado de sutro estas mia ĉefa entrepreno. Kompare kun miaj antaŭaj samlernantoj kaj amikoj, el kiuj iuj nun iris aliloken por plua lernado, aliaj por gastlaborado, kaj el kiuj iuj aĉetis motorbiciklon, mi tamen ne sentas diferencon."

La monaĥejo Khorchak distancas je 18 kilometroj for de la gubernio Pulan, kaj estas unu el la naciaj kulturaj establoj ĉefe protektataj de la ĉina registaro. Kiel miljara budhisma templo tre konata, ĝi allogas en ĉiu jaro turistojn el ĉiuj direktoj. Tiuj vojaĝantoj venas por pilgrimi, viziti. Inter multaj fremdlandanoj plejparte estas nepalaj komercisto kaj hindaj pilgrimantoj.

Sangpo diris, ke en lia koro vivas nur Budho, la plejalta.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto