Vizitu Forumon

Ĉina-Brita Ekonomia kaj Financa Dialogo okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2015-09-15 18:47:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei anoncis marde en Pekino, ke la 7a Ĉina-Brita Ekonomia kaj Financa Dialogo okazos en Pekino en la 21a de septembro laŭ interkonsento de la du flankoj.

Ĉina vicĉefministro Ma Kai kaj brita financa ministro Georgo Osborne kunprezidos la dialogon. La dulandaj altranguloj pri financaj kaj ekonomiaj aferoj partoprenos en la dialogo.

La du flankoj diskutos pri demandoj, inkluzive de la makroekonomiaj situacio kaj politikoj, profundigo de kunlaboro en komerco kaj investo, financa stabileco kaj disvolvado de financa merkato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto