Vizitu Forumon

Ĉina-usona kunlaboro pri interreta sekureco estas kungajna

(GMT+08:00) 2015-09-15 19:25:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei anoncis marde en regula gazetara konferenco, ke ĉina-usona kunlaboro pri interreta sekureco konformas al komunaj interesoj de la du landoj kaj la internacia komunumo.

Iuj amaskomunikiloj raportos, ke la Blanda Domo diris, ke usona prezidento Barack Obama esprimos rekte al ĉina prezidanto Xi Jinping sian maltrankvilon pri retaj atakoj el Ĉinio dum lia vizito al Usono.

Hong diris, "Ni ĉiam emfazas, ke Ĉinio kaj Usono estas grandaj landoj de la Interreto. Fronte al la kreskantaj interretaj krimoj, Ĉinio volas klopodi kun ĉiuj flankoj, inkluzive de Usono, por kune diskuti pri starigo de rilataj reguloj kaj konstruado de paca, sekura, aperta kaj kunlabora retspaco." Li aldonis, ke Ĉinio ĉima firme oponas kaj batas retajn atakojn kaj retan spionadon, efektivigitajn sur la ĉina teritorio, kaj iu ajn rilata kulpulo estos punita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto