Vizitu Forumon

Ĉefministro Li renkontiĝis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2015-09-15 20:21:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif marde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li diris, ke la subskribo de la ampleksa interkonsento pri la nuklea demando de Irano havas pozitivan signifon por paco kaj stabileco de Mezoriento kaj por solvado de aliaj varmaj regionaj demandoj. Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj kune klopodos por efektivigo de la interkonsento, kaj volas ludi konstrueman rolon por kompleta efektivigo de la interkonsento.

Zarif diris, ke Irano laŭdas kaj dankas Ĉinion por ĝia pozitiva kaj konstruema rolo en la intertraktado pri la nuklea demando kaj atendas, ke Ĉinio ludos plu rolon por kompleta efektivigo de la interkonsento. Li diris, ke Irano kaj Ĉinio havas bonajn politikajn rilatojn kaj subtenas striktan kunordihon en regionaj kaj internaciaj aferoj. La duflanka kunlaboro havas grandan potencialon en trafiko, ekonomio kaj komerco. Li aldonis, ke la irana flanko donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas kapti novan okazon de disvolvado de la rilatoj kaj akceli duflankan kunlaboron en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto