Vizitu Forumon

Inaŭguriĝis Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj

(GMT+08:00) 2015-09-16 16:34:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede malfermiĝis la Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj, kunorganizita de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj kaj la Ĉina Fondaĵo por Disvolvado de Homaj Rajtoj. Pli ol cent altrangaj funkciuloj, specalistoj kaj kleruloj, respondeculoj de rilataj institucioj el pli ol 30 landoj kaj regionoj sincere interŝanĝas opiniojn kaj diskutas ĉirkaŭ la temo Paco kaj Disvolvado: Venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj Progreso de Homaj Rajtoj.

Luo Haocai, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina Societo por Studo de Homaj Rajtoj, diris en la inaŭguro, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de venko de la Dua Mondmilito, kaj la forumo, kiu okazas en tiu ĉi specifa jaro, havas profundan signifon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto