Vizitu Forumon

Vizito de Xi Jinping akcelos ĉina-usonan konfidon kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2015-09-16 19:25:57     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede diris, ke la baldaŭa vizito de prezidanto Xi Jinping al Usono komprenigos lian opinion, ke paco alportos reciprokan profiton, dum konflikto damaĝos ambaŭ flankojn.

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede matene anoncis, ke Xi faros ŝtatan viziton al Usono de la 22a ĝis 25a de septembro.

Wang diris, ke la vizito de prezidanto Xi celas fortigi konfidon kaj solvi maltranvilojn de Usono, ke Ĉinio kaj Usono kontraŭdiras unu la alian en traktado de demandoj, inkluzive de internaciaj rilatoj kaj la azi-pacifika ordo. Li diris, ke la vizito konformas al amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono kaj al monda paco kaj disvolvado kaj certe fariĝos mejloŝtono por ĉina-usonaj rilatoj. Li aldonis, ke serio de rimedoj por akcelo de civilaj interŝanĝoj inter la du landoj estos anoncitaj dum la vojaĝo de Xi.

Wang diris, "Ni esperas, ke ĉiu el la du flankoj reasertos sian propran evoluigan direkton kaj strategian vidpunkton, pliigante komunajn interesojn kaj respondecon por defendi pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto