Vizitu Forumon

Hangzhou gastigos Azian Sportkonkurson 2022

(GMT+08:00) 2015-09-16 19:52:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Hangzhou, ĉefurbo de Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio, merkrede estis elektita de la Olimpika Konsilio de Azio kiel gastiganto-urbo de la Azia Sportkonkurso.

La Olimpika Konsilio de Azio faris la decidon en sia 34a kongreso en Ashkhahab, Turkmenio.

Hangzhou estis la sola kandidato-urbo por la Azia Sportkonkurso 2022. Ĝia sukceso signifas, ke tiu ĉi regiona sportkonkurso la trian fojon okazos en Ĉinio post Pekino en 1990 kaj Kantono en 2010.

Antaŭ nelonge Pekino estis elektita kiel gastiganto de la Vintraj Olimpikoj 2022 post la Someraj Olimpikoj en 2008.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto