Vizitu Forumon

Usono estas tria granda celloko de eksterlanda rekta investo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2015-09-17 17:13:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĵaŭde estis publikigita oficiala komunikaĵo pri la eksterlanda rekta investo de Ĉinio en 2014. En la fino de 2014 Usono fariĝis la tria granda celloko de la eksterlanda rekta investo de Ĉinio.

En la lasta jaro la eksterlanda rekta investo de Ĉinio kalkuliĝis al 123,12 miliardoj da usonaj dolaroj – rekorda sumo. Ĉinio okupis la trian lokon de la tuta mondo en tri sinsekvaj jaroj.

Ĝis la fino de la lasta jaro Ĉinio establis pli ol 3 000 entreprenojn en Usono, kaj la totala sumo de diversaj investoj kalkuliĝis al 65,22 miliardoj da usonaj dolaroj. La rekta investo okupis 58,3% de la totala sumo per 38,01 miliardoj da dolaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto