Vizitu Forumon

Ĉinio malkaŝis temojn diskutotajn de ĉina kaj usona ŝtatestroj

(GMT+08:00) 2015-09-17 19:52:09     Redaktoro:Yu Rongkang

Oficialulo el la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke ĉina kaj usona ŝtatestroj refoje havos strategian komunikadon por certigi disvolvadon de la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono en ĝusta direkto. Ekonomiaj temoj, azi-paficika interreago, disputo pri la Suda Ĉina Maro, interreta sekureco kaj persekuto de koruptaj funkciuloj estis enskribitaj en la liston de iliaj interparoloj.

Lastatempe la Blanka Domo publikigis, ke usona prezidento Barack Obama akceptos ĉinan prezidanton Xi Jinping en la Blanka Domo en la 25a de septembro. Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke dum la vizito ĉina kaj usona ŝtatestroj kelkfoje konversacios. Iuj specialistoj montris, ke tio estos la plej longa grava renkontiĝo de Obama kun ĉina gvidanto antaŭ sia eksiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto