Vizitu Forumon

Ĉinio esprimas simpation al Ĉilio trafita de tertremo

(GMT+08:00) 2015-09-17 20:26:46     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde esprimis simpation al Ĉilio post forta tertremo, kiu rezultigis morton de almenaŭ ok homoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la 8,4-magnituda tertremo trafis centran Ĉilion merkrede nokte. Freŝaj donitaĵoj montris, ke la nombro de mortintoj kreskis ĝis ok.

Hong Lei, proparolanto de la ministerio, diris, "Ni esprimas nian simpation al Ĉilio pro sufero de la tertremo."

Li ankaŭ konfirmis, ke estas neniu raporto pri vundiĝo aŭ morto de ĉinaj civitanoj en la tertremo, post ĝisfunda kontrolo de ĉinaj entreprenoj kaj civitanoj tra malsamaj kanaloj. Li diris, "La ĉina ambasadorejo en Ĉilio atenteme observos la katastrofon kaj pretas doni helpojn al ĉinaj civitanoj kaj organizoj en Ĉilio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto