Vizitu Forumon

Ĉinio urĝas Japanion esti singarda en milita kaj sekureca kampoj

(GMT+08:00) 2015-09-18 19:39:58     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio vendrede urĝis la japanan registaron rigardi siajn militajn kaj sekurecajn agojn kaj fari pli da aferoj por kontribui al paco kaj stabileco de la regiono.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei faris la rimarkon vendrede en regula gazetara konferenco, post kiam la speciala komitato sub la supera ĉambro de la japana nacia Dieto adoptis kontestatajn sekurec-rilatajn leĝprojektojn en kaoso. Li diris, "Ni rimarkis, ke voĉoj oponantaj kontraŭ la leĝprojektoj fariĝis pli laŭtaj en Japanio."

La japana reganta tendaro gvidata de ĉefministro Shinzo Abe akiris la plimulton en la supera ĉambro, signifante, ke kontestataj leĝprojektoj povus esti aprobitaj en la venonta plenkunsido.

Hong diris, "Ni esperas, ke la japana registaro povus zorgeme aŭskulti la voĉon de justeco enlande kaj eksterlande."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto