Vizitu Forumon

Ĉinio alte taksas repatrujigon de fuĝinta krimulo fare de Usono

(GMT+08:00) 2015-09-18 20:14:50     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede diris, ke la repatrujigo de Yang Jinjun, unu el la ekonomiaj forkurintoj persekutataj de Ĉinio, reflektas progreson en la kontraŭkorupta kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

La proparolanto Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio alte taksas la usonan kunlaboron en tiu enketo.

Yang, suspektata pri korupto kaj subaĉeto, estas repatrujigita de Usono al Ĉinio, la unua el la cent personoj sur la "ruĝa avizo", de post kiam Ĉinio lanĉis la agadon "Ĉiela Reto" en aprilo.

Hong diris, ke la repatrujigo de Yang montras, ke la agado de Ĉinio akiras pli kaj pli multajn subtenojn de la internacia komunumo. Li aldonis, ke tio ankaŭ montras, ke Ĉinio faros sian plejeblon por subtemi tiujn homojn al justeco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto