Vizitu Forumon

Japana senato akceptis sekurecan leĝprojekton

(GMT+08:00) 2015-09-19 15:44:19     Redaktoro:Xiong Linping

Frumatene de la 19a de septembro la plena sesio de la senato dominata de la japana reganta koalicio, spite al la forta protesto de opoziciaj partioj, trude adoptis per voĉdonado sekurecan leĝprojekton, kiu stariĝis oficiale. Kaj per tio la sekureca politiko de Japanio post la dua mondmilito, nome la politiko "ekskluzive defendi", ŝanĝiĝis palpeble.

Tiutage, respondante al la demando de raportisto pri tiu ĉi afero, Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la japana senato voĉdone adoptis novan sekurecan leĝprojekton, kio estas faro senprecedenca de Japanio depost la dua mondmilito flande de milita kaj sukureca kampoj. Li informis, ke lastatempe Japanio rapidis intensigi militajn fortojn, grandmezure agordis politikon pri milito kaj sekureco, kio ne konformas al la epoka tajdo de paco, evoluo kaj kunlaboro, kaj kio dubindigas la internacian komunumon, ĉu Japanio forlasus la politikon "ekskluzive defendi" kaj la pacan vojon, kiu postmilite ĝi promesis laŭiri. Li diris, ke Ĉinio solene urĝas, ke Japanio tiru lecionon el la historio, serioze aŭskultu justan voĉon de Japanio mem kaj de la internacia socio, atentu la zorgadon de aziaj najbaroj pri sia sekureco, persistu iri la vojon de paco kaj evoluado, diskrete agu en la kampoj milita kaj sekureca, faru multe aferojn utilajn al paco kaj stabileco en la regiono, sed ne male.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto