Vizitu Forumon

Transporta raketo Changzheng-6 sukcesis en sia unuafoja flugo

(GMT+08:00) 2015-09-20 14:40:14     Redaktoro:Xiong Linping

Je la 7a horo kaj unu minuto en la 20a de septembro en la Satelitpafa Centro de Taiyuan la ĉina transporta raketo Changzheng-6, kunportante 20 minisatelitojn, sukcesis pafiĝi spacen.

Tiu ĉi tasko de pafado estis perfekte efektivigita, kio markis ne nur ke al la familio de ĉinaj transportaj raketoj aldoniĝis nova ano, sed ankaŭ ke la ĉina spaca transportado kreis novan rekordon: unu raketo transportas multajn minisatelitojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto