Vizitu Forumon

Liu Yunshan partoprenis en tutlande sciencpopulariga aktivado

(GMT+08:00) 2015-09-20 15:20:09     Redaktoro:Xiong Linping

Vespere de la 19a de septembro Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj kiel Liu Qibao, Li Yuanchao, Guo Jinlong kaj Han Qide, partoprenis en la aktivado de tutlande scienca popularigado en la Pekina Olimpika Parko kiel unu el la ĉefaj aktivejoj. Liu Yunshan substrekis, ke por pli efike plenumi la strategion pri kreado en evoluado kaj efektivigi la ĉinan revon – la grandan prosperiĝon de la ĉina nacio, necesas persiste fari laboron de scienca popularigado, senĉese altigi nivelon de scienco kaj kulturo ĉe ĉiuj civitanoj, instigi aktivecon de kreado kaj iniciatado.

En la ĉi-jara tutlande sciencpopuriga tago la pekina ĉefaktivejo aranĝis riĉajn aktivecojn, kiuj allogis amasojn el diversaj rondoj kaj multe da geadoleskantoj. Je la 19a horo kaj duono Liu Yunshan kaj aliaj gvidantoj venis en la parkon kaj faris viziton kun popolamasoj. Ĉi tie ekspoziciiĝis atingoj de scienco kaj tekniko el la periodo de "dekdua kvinjara plano" de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto