Vizitu Forumon

Wang Yi kaj John Kerry interparolis telefone

(GMT+08:00) 2015-09-21 18:53:17     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de septembro la ĉina eksterafera ministro Wang Yi kaj la usona ŝtata sekretario John Kerry interparolis telefone.

Wang Yi diris, ke invitite de prezidento Obama, prezidanto Xi Jinping en la 22a ekveturos al Usono por fari oficialan viziton, kio provokis atenton de la mondo, kaj kio havos gravan signifon, kiel por irdirekto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, tiel ankaŭ por transformiĝo de la internacia situacio. Wang informis, ke lastatempe prezidanto Xi Jinping plurfoje intervidiĝis kun personoj el usonaj rondoj, volante kune kun prezidento Obama, per tiu ĉi vizito, plifortigi strategian komunikadon, profundigi strategian interfidon, plivastigi reciprokan intereson kaj kunlaboron, pliigi inter la dulandaj popoloj komprenon kaj amikecon, kaj fari, ke la novtipaj rilatoj potencaj inter la du landoj akiru novan, gravan progreson.

Kerry diris, ke Usono sentas sin ekscitiĝanta pro la baldaŭa vizito de prezidanto Xi Jinping; la usona teamo nun kune kun tiu de Ĉinio multe streĉas sin por fari preparajn laborojn en ĉiuj flankoj. Li asertis, ke Usono havas konvinkon kaj kapablon certigi tiun ĉi viziton konstruiva kaj aktive signifa.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto