Vizitu Forumon

Yu Zhengsheng elektiĝis kiel prezidanto de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Paca Unuigo

(GMT+08:00) 2015-09-21 20:30:48     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de septembro la naŭa sesio de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Paca Unuigo okazis en Pekino. Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Nacia Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, elektiĝis kiel prezidanto de la Konsilio.

Yu Zhengsheng ĉeestis la sesion kaj, en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, gratulis, ke la sesio malfermiĝis. Li en sia parolado diris, ke la partianoj de ĉiam prenas kiel sian solene historian mision la solvadon de Taiwan-problemo kaj la efektivigon de kompleta unuigo de la patrujo, kaj kunigante kuncivitanojn en- kaj ekster-landajn, dum longa periodo persiste, senlace klopodas. Siatempe, Mao Zedong, Deng Xiaoping, Jiang Zeming, Hu Jintao iniciatis politikon kaj liniojn por akceli pacan unuigon de la patrujo. Post la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping elmetis sian novan opinion, tio estas, solidigi kaj profundigi la dubordajn rilatojn kaj pacan evoluadon surbaze de nova historia startpunkto, kio multe riĉigis la antaŭajn ideojn kaj politikojn pri "paca unuigo, unu lando kun du sistemoj".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto