Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Putin respektive sendis gratulmesaĝon al la deka plena sesio de la Ĉina-Rusa Komitato por Amikeco, Paco kaj Evoluado

(GMT+08:00) 2015-09-21 20:51:32     Redaktoro:Xiong Linping

La 21an de septembro la deka plena sesio de la Ĉina-Rusa Komitato por Amikeco, Paco kaj Evoluado okazis en Moskvo. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la rusa prezidento Vlladimir Putin respektive sendis al la sesio gratulmesaĝon.

Xi Jinping en sia mesaĝo diras, ke dum 18 jaroj, depost la fondiĝo de la Ĉina-Rusa Komitato por Amikeco, Paco kaj Evoluado, ĝi faris multege da laboroj por interkompreniĝo de la dulandaj popoloj kaj por profundigi tradician amikecon, kaj pro tio ĝi fariĝis unu el la plej vivantaj fortoj por la amikeco kaj popola interŝanĝo.

Putin asertas en sia gratulmesaĝo, ke la aktiva laborado de la Rusa-Ĉina Komitato por Amikeco, Paco kaj Evoluado solidigis socialan bazon de la dulanda kompleksa strategia partnereco kaj pliigis kompreniĝon kaj fidon de la dulandaj popoloj. Li esperas, ke tiu ĉi plena sesio pluapaŝe akcelos kunlaboron en socia ekonomio, scienco kaj tekniko, kaj socia kulturo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto