Vizitu Forumon

Ĉefministro urĝas antaŭenpuŝi reformadon de ŝtataj entreprenoj entreprenoj

(GMT+08:00) 2015-09-21 16:51:27     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede okazigis kunsidon por profundigi reformadon kaj disvolvon de la ŝtataj entreprenoj.

Li Keqiang diris, ke la ŝtataj entreprenoj estas gravaj materiaj kaj politikaj bazoj de la disvolvado de la partio kaj ŝtato kaj faras grandan kontribuon por antaŭenpuŝi disvolviĝon, plibonigi popolan vivtenon kaj altigi ŝtatan sintezan forton, tamen ekzistas problemoj. Oni devas konscii la gravecon kaj urĝecon de la disvolvado kaj reformado de la ŝtataj entreprenoj, precize kapti kaj konscience plenumi koncernajn aranĝojn de la Centra Komitato de la Partio kaj la Ŝtata Konsilio, persisti en la direkto de la reformado kaj disvolvado de socialisma merkat-ekonomio, plenforte antaŭenpuŝi la reformadon de la ŝtataj entreprenoj kaj plibonigi la administran sistemon de ŝtataj posedaĵoj, la sistemon de modernaj entreprenoj kaj la merkatan sistemon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto