Vizitu Forumon

Ree ni renkontiĝu en la 100-a UK

(GMT+08:00) 2015-09-22 16:45:48     Redaktoro:Li Lu

Karaj amikoj, malfrue venis la septembra numero de la revuo Esperanto, kiu speciale reaperigas kolorajn kaj variajn scenojn de la 100-a UK, okazinta en Lillo dum la jara solenaĵo de Esperantujo. Mi kredas, vi jam sentis la etoson de la verda mondo, ĉu vi persone aŭ ne persone spertis la spektaklon de la kultura kaj turisma festivalo de Esperantujo.

Hodiaŭ ni tamen ree renkontiĝu en la etoso profitante la programeron Plezuro en Legado, kaj kune rememorigu la ekcitajn momentojn laŭ la indiko de la redaktoro Fabricio Valle:

"Preskaŭ la tuta revuo pri la 100-a UK kaj ankoraŭ restas materialo por la oktobra numero. Sur la kovrilo aperas foto, kiu montras panoramon de la movada foiro" Vere ĉiuj kongresoj komenciĝas per movada foiro (antaŭe interkona vespero), ĉu ne? Li Malferme parolas sub la titolo: UK: potenco de la ideo de internacia lingvo en la praktiko, montrante la aspiron de ĉiuj esperantistoj. (p.171)

Sur la paĝo 173 kadre de Unua Alineo, Stefan MacGil resumas la agadon AMO en la pasinta jaro kaj anoncas la AMO-jn en 2016. Li rivelas, ke estas kvar sesioj laŭteme, "kiuj ni nomu etapojn laŭ la montgrimpa metaforo: 1) kiel krei intereson; 2) kiel anonci kurson; 3) kiel instrui la lingvon kaj 4) kiel gvidi al aktiva uzado.

Sur la paĝoj 174 -175 Amri Wandel parolas ĉefe pri la temo scienco en Esperanto ĉe la rubriko Dek Demandoj. Respondante la demandon: kiuj estis la ĉefaj atingoj de la sciencaj programeroj kadre de la 100-a UK? Amri Wandel diris, "La jubilea UK ankaŭ markis la 20-jaran jubileon de la komunaj sesioj IKU-AIS. Ĝia scienca programo estis double pli riĉa ol kutime, dank' al la enkonduko de nova programero - la Scienca Kafejo kaj la rekorda nombro de IKU-proponoj. Alia grava atingo estis la alta nombro de aŭskultantoj en la IKU- kaj AIS-prelegoj. Plia grava atingo estis la eldona rezulto de IKU: la 111-paĝa IKU-libro, kiu enhavas ĉiujn tekstojn de la dek IKU- kaj AIS-prelegoj, kiu furore vendiĝis en la Libroservo." Gratulinda estas la Scienca Kafejo, kiun oni deziras en estontaj UK-oj.

Gradulinde estas ankaŭ, ke Esperantistoj el briksaj landoj faris grandan paŝon en Lillo, la raporto troviĝas sur la paĝo 176, kiu informas, ke UEA agnosku la ekziston de la komisiono pri agado por Esperanto en la landoj tiel nomataj BRIKS. Tiu komisiono estu samnivela kun la ceteraj komisionoj pri agado en difinitaj mondopartoj (Azio, Afriko ktp.)

Pri la Esperantologia Konferenco dum UK Lillo, Xavi Alcalde prezentas, ke ĉijare la EK havis du celojn: retrorigardon de la lastaj 40 jaroj kaj antaŭvidon de la estonteco. Ni ellegos, ke estis Entute, 105 prelegintoj kadre de 37 EK-oj (1978–2014). Li menciis kelkajn konatajn nomojn kiajn Detlev Blanke, Humphrey Tonkin, Hitosi Gotoo, Probal Dasgupta, Vĕra Barandovská-frank, Federico Gobbo, Hiroyuki Usui kaj Christer Kiselman. Ili diversefacete prelegis pri la Esperantologio, kaj konkludis, ke EK transiris al afiŝmontrado … tio certe plialtigis la interagon de kongresanoj kun esperantologiaj temoj. (paĝo 177)

Sur paĝoj 178—179 estas Kalejdoskopo, kiu notas pri interesaj eventoj, homoj kaj agadoj. Mi legu nur la temojn, kiuj sufiĉas reaperigi la interesajn eventojn, homojn kaj agadojn: Aŭkcio sukcesa, Surprizo en la fermo de la UK en Lillo, Juna entreprenisto el Ĉinio, Opinio de junulino, Junaj talentoj el Hungario, UEA premiis dek du elstarajn agantojn kaj Veronika Poór--Nova Ĝenerala Direktoro de UEA. Reliefe Afrika Komisiono, kun la fotoj de afrikaj esperantistoj en Lillo.

Sur paĝo 180 estas raporto titolita La kongresa temo Pritraktita en pluraj kunsidoj kaj sekve la paĝo 181 pri TEJO / UK estas du artikoloj: Kun tute nova estraro sub la gvido de Mandirola kaj UK en Lillo iĝis historia turnopunkto por la junularo. Estas ankaŭ du artikoloj pri IKU sur la paĝo 182-183, Rekorda scienca programo en Lillo (Orlando E. Raola) kaj Ĉu indas skribi pri scienco Esperante? (Anthony Lucas)

Alte laŭditaj de Humphrey Tonkin estas diversaj artaj aranĝoj sub la titolo: Pli fajna kuirarto ol rutina gulaŝo, la teksto legeblas sur paĝo185 kaj tiu de Olga Shiliaeva Bela spektaklo honore al la 100-a UK sur paĝo 189 aparte rememorigas la Nacian Vesperon. Estas teatro-recenzo, Istvá Ertl kontribuis la artikolon: Ĉiuj homaranas

UK-Tradicion inviti la idon de Zamenhof notas Jolanta van Holstein kun la titolo: La nepo kontinuigas la ideon de la avo (p.185), kun la foto de Zaleski-Zamenhof kaj frazo citita el ties parolado: " Esperanto estas giganta paŝo por la homaro. La lingvo estas uzata inter amikoj, ni daŭre devas antaŭeniri kaj labori por ke nia lingvo estu uzata en la profesiaj rilatoj de la internaciaj instancoj." Fakte oni provis tion en Lillo, la agadon ekster la kongreso priskribis Marcelo Redules: Surstrata kunkantado kun La Kompanoj (p.186), kiu rakontas la pocezon de origineco ĝis realigo de la kunkantado esperante, "Ĉar ne nur esperantistoj sed ankaŭ atentemaj preterpasantoj scivoleme kaj/aŭ plezureme haltis ĉe tiu ne kutima animado: jen bona okazo kaptita por informi pri Esperanto!" Li sukcesis; la kompanoj nin kortuŝis.

Grava kaj densa estis la konferenco sur la paĝo 187 estas titolo de raporto pri la 48-a ILEI-Konferenco, kiu kvankam okazis unusemajnon antaŭ la UK, sed estas absolute konsistiga parto de UK, same kiel IJK. Mireille Grosjean laŭkutime prezentis la konferencon kaj en la raporto aparte konigis pri la premio Mauro La Torre.

Estas tri raportetoj sur la paĝoj 188-189, tiu pri M60 / UK estas M60 apogeis dum la Lilla UK verkita de Barbara Pietrzak. Ŝi diris "La Jaro Montevideo 60 bezonas publikajn manifestaciojn, kiel tiuj, kiuj okazis en Lillo kaj Bulonjo-sur-Maro okaze de la 100-a UK" kaj demandis, "En kiuj landoj oni pretas organizi ilin?" Sekve Tri horoj apenaŭ sufiĉis estas pri la komitato, Stefan MacGill koncize klarigis diskuton pri la rilatoj inter UEA kaj TEJO kaj la UEA-buĝeto por 2016; tiun pri UK-kunsido: La Akademio kaj l`Académie en Lillo, Francio skribis Renato Corsetti, el kiu ni legos, ke Francio estas iniciatinto de akademio, kaj "Fakte al la franca Akademio rigardis ĉiuj postaj fondantoj de akademioj kaj iugrade ankaŭ Zamenhof kaj la partoprenantoj en la unua kongreso en Francujo. Do, ĝi estas modelo, kaj nia Akademio devas provi esti samnivela je la modelo." Fiere li rakontis, ke En Lillo nia Akademio sukcesis.

Ni returniĝu al la redaktoro Fabricio Valle, kiu diras en la indiko "Vere, estas neeble raporti pri ĉio, kio okazis en Lillo, sed nia leganto legos ĉi-numere pri kelkaj el la interesaj programeroj de la 100-a UK."

Mi deziras, ke legantoj plezuru en la interesa regustumado de la 100-a spektaklo de Esperantujo laŭ mia galopa foliumado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto