Vizitu Forumon

Xi Jinping akceptis intervjuadon de la usona ĵurnalo Wall Street

(GMT+08:00) 2015-09-22 19:03:36     Redaktoro:Xiong Linping

Sojle de sia oficiala vizito al Usono, la 22an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping akceptis skriban intervjuadon de la usona ĵurnalo Wall Street, kaj respondis demandojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono; dulanda kunlaboro en internaciaj kaj regionaj aferoj, precipe en tiuj de la azipacifika regiono; interkomunikiĝo de la dulandaj popoloj; perfektigo de la sistemo de tutplaneda dominado; la ekonomia situacio de Ĉinio; la plenampleksa profundigo de reformado en Ĉinio; investado de alilandaj entreprenoj en Ĉinio; la politiko de Ĉinio pri Interreto; la batalado de Ĉinio kontraŭ korupto; kaj tiel plu.

Rilate al Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) kaj perfektigo de la strukturo de tutplaneda dominado, Xi Jinping respondis, ke la sistemo de tutplaneda dominado estas kunkonstruata kaj kunĝuata de la tuta mondo, ne eblas, ke iu el la ŝtatoj sola dominas. Ĉinio ne havas tian penson, nek faras tiel. Ĉinio, kiel partoprenanto, konstruanto, kontribuanto de la nuna internacia sistemo, de ĉiam defendas la internacian ordon kaj la internacian sistemon, ĉe kiuj Unuiĝintaj Nacioj servas kiel kerne, kaj kiuj baziĝas sur la celoj kaj principoj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj.

Flanke de la politiko kaj starpunkto de Ĉinio pri la pritraktado de regionaj kaj internaciaj aferoj, Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio sekvas memstaran, pacan diplomatian politikon kaj volas fari klopodadon por monda paco kaj komuna evoluado. En hodiaŭa mondo Ĉinio ne povas sola ekzisti; nur la mondo bonas, Ĉinio sekve bonas. En la vigligo de la monda ekonomio, la politika solvado de internaciaj kaj regionaj problemoj, reago al tutglobaj problemoj kaj defioj, Ĉinio neniam forestis. Tio estas espero de la internaica komunumo kaj ankaŭ devo de Ĉinio.

Pri la ĉina revo kaj pri diferenco de la ĉina revo disde la usona revo Xi Jinping diris, ke la ĉina revo, laŭ plej propra esenco, estas realigi belan vivon de la ĉina popolo. Ĉiu lando, ĉiu nacio, havas sian revon. Estas revo, do estas espero. La ĉina revo, usona revo, kaj revo de aliaj landoj kaj de aliaj popoloj, eble ne estas tute samaj laŭ enhavo, tamen ĉiu vojo kondukas al Romo. La strebado de ĉiuj popoloj al revo, kia diferenco ĝi kuŝas inter ili, tamen estas granda dinamiko, kiu instigas ilin senflekseble lukti, kaj ankaŭ donas gravan bonŝancon al la kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono.

Lige al la politiko de Ĉinio pri nacidefendo, Xi Jinping asertis, ke Ĉinio ĉiam tenas sin en defensive nacidefenda politiko kaj en milita strategio de aktiva defensivo. Ĉinio intensigas sian nacidefendon kaj armean konstruadon ne pro emo militi. Ekster la lando Ĉinio havas neniun militan bazon, nek armeon. Ĉinio estas granda, ĝi havas vaston de tera, aera kaj mara teritorioj, kaj en ĝi etendiĝas longa longa limlinio, kaj pro tio ĝi bezonas certan investon por nacidefenda konstruado kaj konvena mezuro de armeo. Jam de longe Ĉinio promesis neniam ekspansigi sin, neniam pretendi esti hegemonia. La historio jam pruvis tion, kaj daŭre pruvos tion.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto