Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis blankan libron pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj

(GMT+08:00) 2015-09-22 13:56:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio marde publikigis blankan libron pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj, amplekse eksplikante la landajn politikojn pri virinoj kaj senĉesajn klopodojn faritajn kaj rimedojn efektivigitajn tiurilate.

La blanka libro estas eldonita por festi la 20an datrevenon de la Kvara Monda Konferenco de UN pri Virinoj, kiu okazis en Pekino, kaj de la promulgo de la politiko de seksegaleco. La libro diris, ke seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj en Ĉinio ne nur montras progreson de la lando, sed ankaŭ konsistigas historiajn kontribuojn al la egaleco, evoluo kaj paco de la tuta mondo.

Kiel parto de la memorfesto, la organo de UN pri virinoj kaj Ĉinio kunokazigos altnivelan kunvenon de tutmondaj gvidantoj pri seksegaleco kaj rajtigo de virinoj en la stabejo de UN en la 27a de septembro, kiu estos prezidata de prezidanto Xi Jinping. Pli ol 70 tutmondaj gvidantoj faros konkretajn devontigojn kaj firmigos promesojn por superponti breĉojn de seksegaleco.

La blanka libro diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas la konstitucian principon de egaleco inter viroj kaj virinoj, kiu estas ankaŭ baza ŝtatpolitiko por akceli progreson en la lando kaj en socio.

Ĉinaj virinoj konsistigas kvinonon de la ina loĝantaro de la mondo. En la pasintaj jaroj Ĉinio laŭstadie plibonigis siajn leĝojn kaj regularojn, disvolvis publikajn politikojn, redaktis disvolvajn planojn kaj senhalte antaŭenpuŝis aferojn pri seksegaleco kaj disvolviĝo de virinoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto