Vizitu Forumon

Ĉinio publikigis paperon de starpunkto pri 70a datreveno de UN

(GMT+08:00) 2015-09-22 14:31:05     Redaktoro:Yu Rongkang

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis Paperon de la Ĉina Starpunkto pri la 70a Datreveno de Unuiĝintaj Nacioj. La dokumento ĉiuflanke konigas la opiniojn de Ĉinio pri gravaj demandoj koncernaj al la 70a datreveno de UN kaj eksplikas starpunkton kaj proponojn de Ĉinio pri pintkunvenoj de la 70a datreveno de UN, la rolo de la Sekureca Konsilio de UN, la packonserva agado de UN, sekureco de publika sano, infanoj, eduko, rajtoj kaj interesoj de handikapuloj, klimata ŝanĝiĝo, terorismo, reta sekureco, homaj rajtoj, efiko kaj rendimento de la laboro de UN.

De la 26a ĝis la 28a de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos pintkunvenojn de la 70a datreveno de UN, inkluzive de ĝenerala debato de la Ĝenerala Asembleo de UN, disvolva pintkunveno, altnivela kunveno de tutmondaj gvidantoj pri seksegaleco kaj rajtigo de virinoj kaj rondtabla kunveno pri suda-suda kunlaboro.

La dokumento montras, ke UN estas rezulto de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj portas la ardan esperon de la mondaj popoloj pri paco kaj disvolvado. Surbaze de paco kaj sekureco, disvolvado kaj homaj rajtoj, UN kiel plej reprezentiva kaj aŭtoritata interregistara internacia organizo ludis neanstataŭigeblan rolon por akceli progreseman aferon de la homaro en la pasintaj 70 jaroj. La dokumento emfazas, ke la internacia komunumo devas preni la 70an datrevenon kiel gravan oportunon por retrorigardi la historion, defendi fruktojn de la venko de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito, rigardi al la estonteco kaj frue realigi dezirojn priskribitajn en la Ĉarto de UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto