Vizitu Forumon

Ĉinio urĝas Aŭstralion agi por paco en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2015-09-23 14:34:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio marde petis Aŭstralion observi sian promeson ne preni starpunkton rilate la disputojn pri la Suda Ĉina Maro.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris en regula gazetara konefrenco, "Ni esperas, ke Aŭstralio restos fidela al sia promeso ne preni flankojn pri demandoj koncernaj al disputoj pri suvereneco."

Iu raportisto diris, ke estas raporto, ke aŭstralia nova ĉefministro Malcolm Turnbull konsilis Ĉinion haltigi insulan konstruadon en la Suda Ĉina Maro.

Hong diris, ke la situacio en la Suda Ĉina Maro estas ĝenerale stabila. Ĉinio havas duflankan intertraktadon kun koncernataj landoj por solvi la disputojn kaj klopodas kun membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por protekti pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.

Hong diris, ke Ĉinio esperas, ke Aŭstralio respektos tiujn klopodojn kaj protektos regionan pacon kaj stabilecon per praktikaj agoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto