Vizitu Forumon

Xi Jinping atingis Seatlon por ŝtata vizito al Usono

(GMT+08:00) 2015-09-23 16:15:44     Redaktoro:Pluveta

Marde ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping atingis Seatlon por ŝtata vizito al Usono.

Je la 9a horo kaj 30 minutoj antaŭtagmeze laŭ la loka tempo, la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la flughavenon de Seatlo. Jay Inslee, vaŝingtonia ŝtatestro kaj reprezentanto de usona prezidento Barack Obama, kaj lia edzino kaj personoj el diversaj rondoj varme bonvenigis prezidanton Xi kaj lian edzinon Peng Liyuan.

Xi esprimis sinceran saluton kaj bondeziron al la usona popolo. Li montris, ke Ĉinio kaj Usono estas grandaj landoj, kaj ankaŭ la du popoloj estas grandaj. Post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj la duflankaj rilatoj travivis malfacilojn kaj profitigis la popolojn de la du landoj kaj la mondo. Nun la rilatoj estas pli intimaj pro komunaj interesoj de la du landoj, la kunlabora bazo estas pli firma kaj la kunordigo pri internaciaj kaj regionaj aferoj senĉese pliiĝas. Konstrui novtipajn rilatojn de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono kaj realigi reciprokan respekton kaj kungajnan kunlaboron sen konflikto kaj kontraŭstaro estas ĝenerala deziro de la du popoloj kaj la internacia komunumo. Li diris, ke lia vizito celas profundigi amikecon inter la du popoloj, disvolvi efikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi la novtipajn rilatojn de grandaj landoj, kaj li atendas interŝanĝi opiniojn kun prezidento Obama pri la dulandaj rilatoj kaj internacia situacio kaj vaste kontakti personojn el diversaj rondoj por diskuti pri disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto