Vizitu Forumon

La kvina altnivela dialogo de Ĉinio kaj EU pri ekonomio kaj komerco okazos en Pekino

(GMT+08:00) 2015-09-24 18:23:27     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de septembro Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proklamis, ke interkonsentite de Ĉinio kaj Eŭropa Unio (EU), la kvina altnivela dialogo de Ĉinio kaj EU pri ekonomio kaj komerco okazos la 28an en Pekino. La ĉina vicĉefministro Ma Kai kaj la vicprezidanto de la Komisiono de EU Jyrki Katainen kune prezidos la dialogon. Ĉinio kaj EU faros diskuton ĉefe pri kiel plenumi la komunan opinion atingitan dum la deksepa renkontiĝo de ĉinaj kaj EU-aj gvidantoj kaj kiel plifortigi investadon kaj kunlaboradon inter si.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto