Vizitu Forumon

Kuang Wanfen estas repatrujenigita el Usono

(GMT+08:00) 2015-09-24 19:36:13     Redaktoro:Xiong Linping

La 24an de septembro en la regula gazetara konferenco Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke malversaciulino Kuang Wanfen jam estis resentita el Usono al Ĉinio, kio estas alia grava agado rezulte de la justica kunlaboro ĉina-usona en la batalo kontraŭ korupto.

La 24an de septembro Ĉinio altrude repatrujenigis la malversaciulinon Kuang Wanfen, kiu kaŝfuĝis pro korupto kaj malversacio dek kvar jarojn en Usono. Hong Lei diris, ke tio estas alia grava agado rezulte de la justica kunlaboro ĉina-usona en la batalo kontraŭ korupto, depost la 18a de septembro, kiam Ĉinio, ankaŭ en la forta kunlaboro de Usono, trude resendis el Usono la koruptemulon kaj malversaciulon Yang Jinjun, kiu kaŝfuĝis ankaŭ pro korupto kaj malversacio dek kvar jarojn en Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto