Vizitu Forumon

Ĉinio sentas en si profundan doloron pro la stampedo en Mekko

(GMT+08:00) 2015-09-25 19:57:12     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de septembro Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en regula gazetara konferenco diris, ke Ĉinio sentas en si grandan doloron pri tio, ke en la regiono Minna en Mekko, Saud-Arabio, okazis stampedo inter pilgrimantoj, kaj rezultigis seriozan perdon de homoj.

"Laŭinforme, ĝis nun la stampedo viktimigis unu ĉinon pilgrimantan. Ĉinio esprimas profundan funebron al ĉiuj viktimoj kaj konsolon al ĉiuj familianoj de la mortintoj kaj vunditoj," Hong Lei diris.

Hong Lei informis, ke la ĉina ambasadorejo rezidanta en Saud-Arabio daŭre priatentas evoluon de la evento, kaj kunlabore kun la ĉina pilgrimantaro pritraktas postajn aferojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto