|
|
||
Alessadra Madella
En sia parolado dum la ferma ceremonio de la 100a Universala Kongreso en Lillo, la prezidanto de la Universala Esperanto Asocio S-ro Mark Fettes elokvente rememoris sian fruan ekinteresiĝon pri la efika ena funkciado de Esperantaj institucioj kiel juna studento. Sed li ankaŭ sincere agnoskis alian motoron de Esperanto, kiu permesis al ĝi daŭri kaj kreski dum unu jarcento, eĉ pli profunde ol larĝspiraj instituciaj aŭ movadismaj strategioj. Tio estas la senĉesa kreado de personaj ligoj inter la samideanoj, kiuj ĝoje investas sian tempon kaj intereson jaron post jaro en la kultivado de plezuraj, memorindaj momentoj kun geamikoj dum la kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj. Tiu energia plenpleno de amikeco estas la sekreta rezervo kiu subtenis Esperanton trans la plej malfacilaj momentoj de ĝia historio, kaj kiu ĉiam jam realigas parton de ĝia kora utopia promeso.
Grupeto de italaj samideaninoj el la urbo Parma tuj kaptis tiun ĉi spiriton, uzante la internacian popularecon de napolaj tradiciaj kanzonoj por forigi timidecon kaj forĝi fortajn ligojn inter la partoprenantoj en la ekskursoj de la Lilla UK. Inter la dek gepartoprenintoj el Parma, kvar samideaninoj estis precipe aktivaj pere de tiu amikema kantado. Por ĉiuj el ili estis la unua UK, post unujara lernado de Esperanto. Maria Giardino, Lia Tamborini kaj Speranza Annunziata hobie studas korusan kantadon kun profesia instruistino. Dum Patrizia Rivaldi, kiu instruas jogon, rondiris Ĉinion per aŭtomobilo kaj entuziasmiĝas pri orienta vegetarana kuirarto, facile trovis kun-kantemajn simpatiantojn de napolaj kanzonoj el Eŭropo, Azio, Israelo, Usono kaj Novzelando. Precipe S-ino Akiyoshi Atsuko kaj S-ro Ikenoya Tadahumi el Japanio estis tre viglaj. Ili surprizige montris al ni sian konon de tekstoj rekte en la bela dialekto de la suda urbo Napolo, kaj kompetente instruis la korektajn esperantigitajn versiojn de la famaj napolaj kanzonoj "Ho suno mia" kaj "Sankta Luĉia". Fakte ŝajnas ke kanzonoj de la riĉa napola tradicio estas ofte instruataj al infanoj en japanaj baz-lernejoj, inkluzive de iuj kantoj kiujn eĉ italoj ne tiel multe konas.
Ankaŭ en Kunming mi tuj komprenis ke napolaj kanzonoj estas muzike la plej rekonebla tradicio de Italio. Fakte la Profesia Artkolegio de Kunming, kie mi instruas, havas sian plej originan kaj koran identecon en muziko, kiel povis bone rimarki en memorindaj spektakloj la partoprenantoj de la IFEF kaj Ĉina kongersoj last-maje. Estas do kutime por ties gestudentoj kaj geinstruistoj profesi-nivele kanti sonopovajn solojn je la fino de la manĝofestoj. Sed ankaŭ en tute normalaj familioj de Kunming, manĝofestoj kun geamikoj ofte finiĝas per spontana kantado, kiu kulture montras la romantikemon kaj la karakteran plenon de la kantistoj. Kantemulo estas sindonema kaj nudigas per siaj notoj sian animon. Ofte, por omaĝi italinon ĉe sia tablo, post Yunnan-aj nacimalplimultaj kantoj gastigantoj eskplodas en tut-pulmaj napolaj kanzonoj. Kiam mi mem devas sole kanti, mi preferas alfronti "Belulin ĝis ĝis" ("Bella ciao" en la itala), la italan partizanan kanton de la dua mondmilito kiu estas same internacie rekonebla, sed bonŝance melodie pli facila. Multe da ĉinaj muzikemaj homoj pensas ke ĝi estis origine jugoslava kanto, ĉar ĝi havis tre gravan rolon en jugoslava filmo pri mondmilitaj partizanoj kiu en la pasinteco multe famis en Ĉinio. Tamen la milana muzikologo Roberto Leydi trovis la originon de ĝia melodio en manbata kanto de italaj infanoj "Avinjo estas maljunulino" kaj tiu de ĝiaj vortoj el la itala balado "Tombaj floroj," en kiu fraŭlino ĵuras ke ŝi preferus morti ol lasi sian amaton. Floro kreskos sur ŝia tombo por atesti la povon de amo, kiel en la partizana kanto la floro de la mortinta partizano montros al la mondo la ĉiaman gravon de libereco.
En nia samideana kantado dum la ekskursoj de la 100a UK, la Parm-aninoj certe distingiĝis. Speranza portis perfektan napolan akcenton, dum Maria pasie rakontis la historion de iuj famaj kanzonoj. Ekzemple, "Malafemmena" ("Virinaĉo") estis amara poezio verkita de la napola komedisto Totò, ĉar lia edzino ("la plej bela, plej amata kaj malamata virino") volis lasi lin kaj ne plu permesi ke li vidu sian filinon, eĉ se li estis promesinta al ŝi siajn tutajn havaĵojn por povi eĉ mallonge esti kun la infanetino. Nia amikino Lia omaĝis al la flandraj gastigantoj de la kongreso pere de "Dominique", franc-lingva kanto pri tre simpla kaj gaja junulo kun forta kredo je Dio verkita en la sesdekaj jaroj de la belga katolika monaĥino Fratino Rideto, kiu dum kelka tempo iĝis populara? en la tuta mondo. Fakte, ankaŭ se la persona historio de Fratino Rideto mem estis tre malfacila kaj trista post ŝia eliro el la ordeno (kiel bone montras la biografia filmo "Soeur Sourire" ---Fratino Rideto --- realigita en 2009 de la belga reĝisoro Stijn Coninx), ŝia nomo ankoraŭ troveblas kiel gaja simbolo sur la insignoj de kafejoj kaj restoracioj en la flandra regiono inter Belgio kaj Francio. Do, kiam Lia eksonigis ĝiajn notojn, afabla Franca samideanino tuj promesis trovi por ni la esperantigitajn vortojn de "Dominique".
La kontribuo de alilandaj samideanoj al la sukceso de la spontana komuna kantado estis same grava. Ne nur ili energie manklakis kaj kuraĝige fotadis la gekantemulojn ekde la komenco, sed eventuale ankaŭ ili entuziasme partoprenis kaj ene kaj ekstere, dum la kelkaj paŭzoj de la flandra pluvo. En la lasta ekskurso de la kongreso, nia japana amiko Tadahumi gvidis nian korusan kantadon de la fama franca popola kanto "Frato Jako" en la centra placo de Bolonjo-ĉe-Maro, post vizito al la statuo de Zamenhof, al la E-a muzeo kaj al la teatro en kiu D-ro Esperanto alparolis la unuajn kongresanojn pere de sia "arta lingvo" en 1905. Usona junulo kiu instruas la anglan en Yunnan kaj bone parolas la mandarenan altigis la verdan flagon super improvizita koruso de ses landoj. Post tiu voĉa eksplodo, babilado ekfluis kun nova energio kaj eĉ kutime krokodilemaj gekomencantoj ne plu timis amikiĝi tra la mondo.
En unu el la lastaj numeroj de la ILEI revuo "Juna Amiko" la usona profesoro Dennis Keefe, bone konata de ĉinaj gesamideanoj por sia agado en la insulo Hainan, skribis ke estas tre grave instrui Esperanton al plenkreskuloj komencante de iliaj specifaj interesoj. Sendube la komuna kantado dum la kongresaj ekskursoj montris la entuziasmon kiu ekzistas internacie pri napolaj kanzonoj kaj pri amikaj interŝanĝoj pere de muziko, kaj montras certe esploreblan vojon por plia plenkreskula lernado. Samtempte, kantado en placoj, stratoj kaj restoracioj ankaŭ estis konkrete spertita maniero pere de la volontuloj de la Lilla kongreso (multajn el kiuj ĉinaj gesamideanoj bone konas, ĉar ili partoprenis en la IFEF kongreso de Kunming) por ekinteresigi la lokan loĝantaron pri Esperanto. En tiu senco, napolaj kanzonoj povis iom kontribui igi Esperanton pli videbla kaj nediskuteble reala, ankaŭ en la lokoj en kiuj ĝi unue naskiĝis.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |