Vizitu Forumon

Li Keqiang intervidiĝis kun premiitaj alilandaj specialistoj

(GMT+08:00) 2015-09-30 20:38:25     Redaktoro:Selena

Merkrede posttagmeze en la Granda Popola Halo, ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun alilandaj specialistoj, kiuj akiris Premion de Amikeco kaj iliaj familianoj.

Li diris, ke la Premio de Amikeco ne nur enkorpigas amikecon inter la ĉina popolo kaj popolanoj de aliaj landoj, sed ankaŭ portas sur si gravan devon por protekti la mondan pacon kaj akceli komunan disvolviĝon. Ĉinio volas klopodi kune kun diversaj landoj, per sincera amikeco kaj kunlaboro, konstrui belan kaj harmonian mondon.

Premiitaj alilandaj specialistoj dankas la ĉinan registaron kaj diris, ke ili plu subtenos kaj partoprenos en la ĉina evoluo kaj aktive donos sian kontribuon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto