Vizitu Forumon

La impusloj estas malfacile priskribeblaj, sed gravas mem-esprimo
Intervjuo kun Amiao ---sendependa dokument-filmisto

(GMT+08:00) 2015-09-30 11:27:25     Redaktoro:Ĝoja
Intervjuas kaj skribas: Alessandra Madella

En nia serĉado de filmistoj de la Yunnan-a regiono en sud-okcidenta Ĉinio, ni ofte trovis aĝ-dividon pro kiu iom pli maljunaj filmistoj ne rigardas tiel favore la filmkapablon de junuloj sub tridek jaroj. Pro tio, ni pensis ke serioza esplorado de la filmsceno de Yunnan ne povas esti kompleta sen intervjuo al juna filmisto en siaj 20 jaroj, kiu povas montri al ni la interesojn kaj la pensmanieron de la nova generacio de dokumentistoj. Amiao estas instruisto de la Profesia Artkolegio de Kunming, kaj liaj dokumentaj filmoj estas alte taksataj de siaj kolegoj.

Amiao naskiĝis en vilaĝo en Hunan-provinco kaj estas hanetna. Dum studado en mezlernejo li interesiĝis pri fotado. Post sia ekzameno por eniri en universitaton, li volis studi fotadon kaj kinematografíon. Tamen tiutempe malmultaj universitatoj ofertis tiun ĉi fakon. La Profesia Artkolegio de Kunming proponis stud-itineron pri fotado kiu inkludis kinon je la fino. Post la diplomiĝo, li laboris kiel fotisto kaj filmisto por iu kompanio. Sed fine li revenis al la kolegio kiel instruisto de enreta munta softvaro, kiel ekzemple Adobe Premiere. Li ankaŭ partoprenas en la produktado de reklamoj kaj dokumentaj filmoj por la studio konektita kun la lernejo. Unu el ĝiaj plej gravaj projektoj estas "Voĉoj de Yunnan." Kiam mi estis studento, mi havis pli da libera tempo por fari mallongajn filmojn laŭ mia plaĉo. Sed eĉ nun mi daŭrigas kun mia propra sendependa laboro.

Ĉiuj liaj studentoj kaj kolegoj taksas lian filmadon kiel tre originalan. Pri tio Amiao mem opinias :

"Mi estas evoluiginta mian nunan dokumentan filmon dum tri jaroj, kaj tiu laborado daŭras ankoraŭ. Mi maturiĝis kiel artisto kaj persono, kaj mia pensmaniero subtile ŝanĝiĝis. Mia filmo reflektas tiun ĉi kreskon. Fragmentoj kiel la reprezento de la funeralo de virino el mia familio, aŭ tio de infanoj rigardantaj pornon en mia vilaĝo naskiĝis kiel tute nerilataj mallongaĵ filmoj. Kaj nun ili estas partoj de la sama filmo."

La laboro por kunigi ilin estas elĉerpa. Komence ĝi ne devus esti tiel komplika. Li estis nur montranta iujn gravajn spertojn kiuj profunde ekscitis siajn emociojn aŭ montris iujn konfliktojn. Tiuj impulsoj ne estis pozitivaj aŭ negativaj, sed ili venis de homoj kiujn li vidis kaj de emociigaj detaloj pri ili. Ili estis spontaneaj kaj ne reflektaj, kaj ili ofte rilatis al sekso kiel fundamenta forto.

En antaŭa versio de via filmo estis tre impresa sekvenco en kiuj li unue montris la nudan korpon de mortinta virino lavata de aliaj virinoj de via familio, kaj tuj poste li fermas la fenestron kontraŭ la kamerao kiu altrudas sin sur via intimeco. Ĉu ĉi tiu sekvenco daŭre estas en lia filmo? Raportistino ĵetis la demandon, kaj Amiao respondis:

" Jes, ĝi restas ankoraŭ en la filmo. Mi ne pensis pri tiu kombino kiam mi estis filmanta. Mi celis kapti kelkajn detalojn kaj respondi al forta emocio. Mi sekvis mian internan senson por kunligi ĉi tiujn scenojn, sen tute kompreni kion tiu ligo signifis. Nun mi vidas ke kelkaj koheraj temoj estas naskiĝantaj el tiu serio de originalaj impulsoj. Mi sentas ke ili povas esti reorganizataj en filmo, sed ili estas ankoraŭ iom malklaraj. Mia tasko kiel artisto estas senkompate esplori min mem en tiu konfuzo, por eltrovi la signifon de tiuj impulsoj. Nun mi ne ankoraŭ pretas alfronti la grandajn demandojn pri kiuj ĉiu parolas, kiel la ŝanĝiĝantan vilaĝan vivon aŭ eĉ socialismon. Mi vidas impulsojn kiel fortaj momentoj kiujn mi volas esplori, sen fali en malprofundajn aŭ modajn klarigoj kiuj malhelpos mian personan serĉon de veraj signifoj."

"La procezo estas tortura," diris Amiao parolante pri la esplorprocezo de tiaj impulsoj. Ĉar ĝi ne estas nur pozitiva aŭ negativa. Finfine, impulsoj ne povas esti komprenataj ekstere de ilia rilato kun la ĉiutaga vivo. Li diris, ke li ŝatas la feminisman ideon doni valoron al agoj de ĉiutaga vivo, kiel ekzemple kuirado. Sed ili pliigos vian valoron nur se vi jam havas iun kapablecon kaj senson de mem-valoro. Ĉiutaga vivo kutime nur antaŭeniras, kaj premas vin sub ĝia amaso da respondecoj, kiel gajni vivon, geedziĝi, havi filojn. Tamen je iuj punktoj kaj momentoj estas eksplodoj, ofte de seksa naturo sed ne nur. Temas pri la impulsoj. Sed ili grandparte estas nur iluzioj de ni mem fabrikitaj. Apenaŭ ni revenas la nia kutima rutino, la ĉiutaga vivo venkas kaj entombigas tiujn originalajn impulsojn. Tial, li ne volas simple registri ĉiutagan vivon en sia filmo, sed serĉi iun "pli veran" ĉiutagan vivon kiu inkludas la konstitutivan konflikton kun niaj impulsoj.

Do kiel li priskribus ĉi tiun batalon inter impulsoj kaj ĉiutaga vivo? Amiao konigis:

"Ĝi estas malfacile priskribebla. Mia kreaĵo celas ekvilibrigi miajn sentojn inter impulsoj kaj ĉiutaga vivo. La kontraŭdiro 'aperas' kaj 'malaperas' en la procezo de muntado. Ĝi komenciĝas per impulso kiu kaptis mian senton dum filmado. Kaj ĝi finas denove kun ĉiutaga vivo, kiun tamen kaj la artisto kaj la publiko povas nun pripensi pli racie. La procezo de kreado estas malfacila, ĉar ĝi peras inter tiuj du partoj, kiuj same gravas. Vi devas stari en la mezo. Arto purigas nin de troigaj sentoj, por akceptigi de ni pli bone la ĉiutagan vivon. Oni povas kompari tion kun subita impulso iri al necesejo. Poste, vi povas labori libere."

Ŝajnas, ke li havas karakteran koncepton pri arto, kiel Aristotelo kiu pensis ke arto purigas la publikon de ekcesaj pasioj. Li vidas komunecon de celo inter li mem kaj la publiko. Li daŭre klarigis, kiam li estis pli juna, li kutimis pensi ke li devos elekti inter esti fidela al siaj propraj ideoj aŭ elvendi al la spektantaro. Nun li opinias pli kaj pli ke komuneco estas ebla, pro tio ke ĉiuj sentas la samajn emociojn kaj impulsojn. Ankaŭ sentoj de beleco kaj malbeleco eblas komunikeblaj, malgraŭ kulturaj diferencoj. Li esperas ke komuneco estos atingebla, ĉar ĝi estas esenca por artisto. Sed li ne povas priskribi sian idealan publikon.

Al la fina demando de raportistinoj je tio,ĉu vi konsideras vin mem sendependa filmisto? Amiao respondis:

"Kiam mia laboro estos finita, aliaj donos difinon. Mi verdire ne konas multajn sendependajn filmistojn kaj iliajn verkojn. Mia tasko estas simple registri tion kio kortuŝas min kaj pensi kiel organizi ĝin. Mem-esprimo estas grava, sed mi plejparte volas kapti homojn en ilia medio. Sed mi ne povas paroli pri tiu aspekto, ĉar ĝi implicus diskonigi privatajn personojn kaj miajn plej fortajn memorojn pri ili."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto