Vendrede, la 2an de oktobro la usona polico en Oregono publikigis identecon de 9 viktimoj de la pafatako kaj la mortpafita pafisto en la Komunuma Kolegio de Umpqua en suda Oregono. Ĉina ĝenerala konsulejo en San-Francisko diris, ke tiu evento rilatis al neniu ĉina civitano.
Laŭ informoj, en la pafatako 10 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 9 vunditaj.