Vizitu Forumon

Ĉinio urĝas partiojn de Sud-Sudano observi promeson de batalhalto

(GMT+08:00) 2015-10-10 13:19:46     Redaktoro:Yu Rongkang

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, vendrede diris, ke la ĉefa tasko por realigo de paco kaj stabileco en Sud-Sudano estas subteni klopodojn de la Afrika Unio kaj la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj urĝi ĉiujn rilatajn partiojn de la lando efektive observi sian promeson de batalhalto.

La Sekureca Konsilio de UN tiutage adoptis rezolucion de la numero 2241 per 13 pozitivaj voĉoj kaj 2 sindetenoj por reĝustigi la rajtigon de la misio de UN en Sud-Sudano. Ĉinio donis pozitivan voĉon.

Liu diris en sia klariga parolo, ke Ĉinio esperas, ke la nova rezolucio ludos pozitivan kaj konstrueman rolon en realigo de paco kaj stabileco en Sud-Sudano. Li akcentis, ke la ĉefa tasko estas subteni klopodojn de la Afrika Unio kaj la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolvado kaj urĝi ĉiujn rilatajn partiojn de la lando efektive observi sian promeson de batalhalto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto