Vizitu Forumon

SK de UN adoptis rezolucion pri kontraŭleĝa enmigro en Mediteraneo

(GMT+08:00) 2015-10-10 14:01:19     Redaktoro:Yu Rongkang

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj vendrede adoptis rezolucion, kiu celas disrompi homan ŝakradon kaj kontrabandon de enmigrintoj sur la altaj maroj for de la marbordo de Libio.

La rezolucio decidas rajtigi membroŝtatojn agi unuope aŭ pere de regionaj organizoj, inkluzive de la Eŭropa Unio, inspekti ŝipojn, suspektatajn pri kontrabando de enmigrintoj aŭ homa ŝakrado el Libio.

Ĝi ankaŭ decidas rajtigi membroŝtatojn kapti ŝipojn, konfirmitajn pri uzado por kontrabando aŭ ŝakrado, kaj substrekas, ke plia ago rilata al tiaj ŝipoj, inkluzive de dispono, estos prenita laŭ internacia juro.

Tiuj rajtigoj estas por periodo de unu jaro ekde la dato de la adopto.

La 15-landa konsilio adoptis la rezolucion per 14 favoraj voĉoj kaj sindeteno de Venezuelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto