Vizitu Forumon

Usono provizos siriajn ribelulojn per armiloj por bati IŜ

(GMT+08:00) 2015-10-10 14:33:51     Redaktoro:Yu Rongkang

La Blanka Domo vendrede anoncis, ke Usono reĝustigos strategion de la batalo kontraŭ la ekstremista grupo Islama Ŝtato. Ĝi haltigos la trejnadon de siriaj ribeluloj kaj provizos ilin per armiloj.

Oficialulo el la Blanka Domo diris en gazetara konferenco, ke estas manka kaj neefika la programo de trejnado de siriaj ribeluloj en kelkaj landoj en Mezoriento. Usono decidis haltigi la programon kaj liveri armilojn kaj ekipaĵojn al la ribeluloj en norda Sirio por rezisti kontraŭ la Islama Ŝtato.

Laŭ la origina plano, Usono ĉiujare trejnas 5 000 siriajn ribelulojn en Jordanio, Kataro kaj Saud-Arabio, tamen tiu ĉi programo ne povas akiri atenditan efikon pro ekzamenado de fono kaj ciklo de trejnado. Nur pli ol cent homoj estis komplete trejnitaj, kaj la plehjparto de ili ankoraŭ ne aliĝis al la batalo de la Islama Ŝtato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto