Vizitu Forumon

Sudano komencis tutlandan dialogon

(GMT+08:00) 2015-10-11 13:41:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en la ĉefurbo Kartumo Sudano komencis tutlandan dialogon. La reganta partio, plejparto de la opozicioj kaj lokaj armitaj grupoj kolektiĝis tie por diskuti kiel realigi daŭripovan pacon.

Sudana prezidento Omar al-Bashir diris en la malferma ceremonio, ke por atingi la celon de nacia reprosperigo Sudano devas krei pacan politikan medion kaj liberalan socian atmosferon. Li diris, ke la pordo de paca intertraktado estas malfermita ĉiam al novaj aliĝantoj.

En ĉi-foja kunveno la ĉeestantoj diskutas pri statuso de politikaj partioj, ellaboro de nova konstitucio, divido de povo, ekonomia disvolvado kaj rilatoj kun fremdaj landoj. La kunvenon ĉeestas 92 reprezentantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto