Vizitu Forumon

Usono kaj Rusio komencis novan dialogon pri operacoj en Sirio

(GMT+08:00) 2015-10-11 13:54:38     Redaktoro:Yu Rongkang

La Defenda Departemento de Usono sabate diris, ke tiutage Usono kaj Rusio komencis novan dialogon por eviti militan konflikton dum aeratako al objektivoj de la ekstremista grupo Islama Ŝtato en Sirio.

La Defenda Derpatemento de Usono faris deklaron, dirante, ke tiutage dum 90-minuta telekunveno la defendaj ministerioj de la du landoj ĉefe diskutis kiel efektivigi konkretajn rimedojn por sekura flugado kaj eviti akcidenton dum aeratakoj de la du landoj en Sirio. La deklaro diris, ke la intertraktado atingis progreson, kaj la du landoj intertraktos plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto