Vizitu Forumon

Okazis du atakoj kontraŭ israelanoj en Jerusalemo

(GMT+08:00) 2015-10-11 14:38:54     Redaktoro:Yu Rongkang

Okazis du atakoj de palestinanoj kontraŭ israelanoj sabate en Jerusalemo. Kvin israelanoj estis vunditaj kaj du palestinaj atakantoj estis mortpafitaj.

Proparolanto de la israela polico diris, ke la du atakoj okazis ekster la Damaska Pordego de la Malnova Urbo de Jerusalemo. Matene en tiu tago 16-jara palestina knabo vundis du israelanojn per tranĉilo kaj estis mortpafita de policano poste. Posttagmeze alia palestinano vundis tri policanojn per tranĉilo kaj estis mortpafita.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu faris deklaron, dirante, ke la israela registaro decidis plusendi al Jerusalemo centojn da membroj de la landlima polico de rezerva servo kaj aldoni policajn fortojn al lokoj, kie ofte okazas atakoj. Li kritikis la palestinan flankon pri agitado al perforto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto