Vizitu Forumon

KDPR okazigis militan paradon por 70a datreveno de reganta partio

(GMT+08:00) 2015-10-11 15:16:09     Redaktoro:Yu Rongkang

La Korea Demokratia Popola Respubliko okazigis grandiozan militan paradon sabate posttagmeze sur la Placo de Kim Il Sung en Pjongjango, la ĉefurbo de la lando, festante la 70-an datrevenon de la fondo la reganta Laborista Partio de Koreio.

La plej alta gvidanto de la KDPR Kim Jong Un, unua sekretario de la Laborista Partio de Koreio kaj unua prezidanto de la Nacia Defenda Komisiono, aperis sur la observa platformo meze de tondra aplaŭdo kaj aklamo el la homamaso.

Apud li estis Liu Yunshan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu atingis Pjongjangon vendrede, gvidante delegacion por oficiala amika vizito al la lando.

Kim kaj Liu estis flankitaj de altrangaj ŝtataj kaj armeaj oficialuloj de la KDPR, inkluzive de Hwang Pyong Do, direktoro de la Politika Buroo de la Korea Popola Armeo.

En parolado antaŭ la defilado, Kim laŭdis la Laboristan Partion de Koreio, ke ĝi estas nevenkebla kaj amas la popolon, dirante, ke la partio estas la organizanto de ĉiuj venkoj de la KDPR kaj ĉiam rigardas tion kiel sian celon servi la popolon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto