Vizitu Forumon

Usono pagos al viktimoj de aeratako al afgana hospitalo

(GMT+08:00) 2015-10-11 16:07:06     Redaktoro:Yu Rongkang

La Pentagono sabate diris, ke Usono donos "kondolencan pagon" al la civilaj viktimoj vunditaj kaj mortigitaj en la letala aeratako al hospitalo funkciigata de helpa organizo en Kunduz, Afganio en la lasta semajno.

La Pentagono diris en sia deklaro, ke la Defenda Departemento opinias, ke estas grave trakti la sekvojn de la tragika incidento ĉe la hospitalo de la Senlandlimaj Kuracistoj en Kunduz, Afganio. Ĝi aldonis, ke unu paŝo, kiun la departemento povas alpreni, estas doni kondolencan pagon al civilaj nebatalistaj vunditoj kaj la familioj de civilaj nebatalistaj mortintoj.

Laŭ la deklaro, Usono ankaŭ pagos por la riparo de la hospitalo, sed la sumo de la pagoj ne estis difinita.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto