Vizitu Forumon

Aeratako mortigis 8 altrangulojn de Islama Ŝtato en Bagdado

(GMT+08:00) 2015-10-12 14:50:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Aŭtovico de Abu Bakr al-Baghdadi, gvidanto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, estis atakita de la iraka aerarmeo dimanĉe. Almenaŭ 8 altranguloj de la Islama Ŝtato estis mortigitaj en la bombado, kaj la sorto de al-Baghdadi ankoraŭ estas nekonata.

La iraka armeo raportis, ke la aŭtovico de al-Baghdadi estis atakita de la iraka aerarmeo, kiam ili veturis al la urbeto Karbala ĉe la landlimo kun Sirio por kunveno.

La raporto diris, ke pluraj altranguloj de la Islama Ŝtato estis mortigitaj aŭ vunditaj, tamen al-Baghdadi eskapis per veturilo, kaj oni ne scias, kie li nun estas.

Pli malfrue en tiu tago la novaĵ-agentejo Reuters citis parolojn de bone informitaj personoj kaj lokanoj, ke la aeratako de la iraka aerarmeo mortigis almenaŭ 8 altrangulojn de la Islama Ŝtato, tamen al-Baghdadi eble postvivis la atakon. La Islama Ŝtato deklaris en la socia retejo Twitter, ke estas malvera la aeratako.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto