Vizitu Forumon

Alexander Lukashenko gajnis pli ol 80% da voĉoj en prezidenta elektado

(GMT+08:00) 2015-10-12 12:28:05     Redaktoro:Ma

Sabate je la 20a horo finiĝis balotado de la prezidenta elektado de Belorusio. Elireja opiniosondo montris, ke nuna prezidento Alexander Lukashenko gajnis pli ol 80% de voĉoj.

La balotado komenciĝis je la 8a horo matene. La kandidatoj estis nuna prezidento Alexander Lukashenko, prezidanto de Liberal-Demokratia Partio Sergei Gaidukevich, socia aktivulino Tatiana Korotkevich kaj prezidanto de Patriota Partio Nikolai Ulakhovich.

Belorusio havas preskaŭ sep milionojn da elektantoj. Laŭ la leĝo, elektado estas valida, se pli ol duono da elektantoj partoprenas en ĝi. Kandidato, kiu akiris pli ol duonon da voĉoj, gajnis la elektadon, alie okazos la dua balotado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto