Vizitu Forumon

Sud-Afriko sin retiros el Internacia Kriminala Kortumo

(GMT+08:00) 2015-10-12 12:58:18     Redaktoro:Ma

Dimanĉe en Johannesburgo la tutlanda kongreso de la sud-afrika reganta partio Afrika Nacia Kongreso aprobis la rezolucion akceli la retiron de Sud-Afriko el la Internacia Kriminala Kortumo. Prezidanto de la komitato de eksterlandaj aferoj de la Afrika Nacia Kongreso kaj vicministro de la sud-afrika prezidentejo Abed Babela diris, ke la Internacia Kriminala Kortumo jam perdis la direkton, kaj la retiro de Sud-Afriko ne povas malpliigi ĝian postulon pri homaj rajtoj.

Junie Sud-Afriko organizis la 25an Pintkunvenon de la Afrika Unio, kaj ĝin ĉeestis sudana prezidento Omar al-Bashir. Sud-Afriko estas partio de la "Roma Statuto" de la Internacia Kriminala Kortumo. Tiam la Internacia Kriminala Kortumo kaj la Supera Juĝejo de Sud-Afriko petis, ke la sud-afrika registaro arestu al-Bashir je la akuzo de "militkrimo kaj genocido" kaj konduku lin al Hago. Tamen la sud-afrika registaro ignoris ilian peton. La Supera Juĝejo de Sud-Afriko juĝis, ke la ago de la registaro malobeis la konstitucion.

Babela diris, ke se Sud-Afriko observus la arestordonon de la Internacia Kriminala Kortumo, ĝi ne povas resti en Afrika Unio. Li aldonis ke iuj potencaj landoj, kiuj rifuzis aliĝi al la Internacia Kriminala Kortumo, ankoraŭ ne estas limigitaj en la Sekureca Konsilio de UN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto