Vizitu Forumon

Irano parlamento aprobis leĝon por efektivigo de nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2015-10-13 19:32:44     Redaktoro:Yu Rongkang

La irana parlamento marde aprobis leĝon, kiu petas la registaron efektivigi la nuklean interkonsenton subskribitan de Irano kaj potencaj landoj.

Laŭ la leĝo, la irana registaro estas urĝita preni proporciajn rimedojn en efektivigo de la Komuna Ampleksa Agadplano, subskribita de Irano kaj potencaj landoj, nome 5+1, la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN kaj Germanio.

La mocio, kiu estis ratifita per 161 pozitivaj kaj 59 negativaj voĉoj kaj 13 sindetenoj, petas la registaron konsideri la nacian sekurecon en efektivigo de la interkonsento, substrekante reciprokajn rimedojn en respondo al premo kaj mianco, kiuj eble superos la devon de Irano en la interkonsento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto