Vizitu Forumon

Obusoj de bombkanono trafis rusan ambasadorejon en Sirio

(GMT+08:00) 2015-10-13 19:50:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La rusa ambasadorejo en Sirio estis kanonita marde, kiam multaj sirianoj kolektiĝis antaŭ la ambasadorejo por manifestacio subtenanta la rusan operacon en Sirio. Estas ankoraŭ neniu raporto pri perdoj. La rusa flanko diris, ke neniu rusa diplomato estis mortigita aŭ vundita .

Anonima bone informita persono diris, ke du obusoj de bombkanono trafis la ambasadorejon: unu falis sur la tegmenton kaj la alia en la korton. Tiam multaj sirianoj manifestaciis antaŭ la ambasadorejo. Ili alte levis la flagojn de Rusio kaj portretojn de prezidento Vladimir Putin, esprimante subtenon al la rusa operaco kontraŭ ekstremisma grupo en Sirio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto