Vizitu Forumon

UN kondamnis atakojn de Boko Haram en Ĉadio kaj Kamerunio

(GMT+08:00) 2015-10-13 12:41:40     Redaktoro:Ma

Lunde ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj la Sekureca Konsilio de UN publikigis deklarojn, forte kondamnante la atakojn de la ekstremisma organizo Boko Haram en Ĉadio kaj Kamerunio, kiuj mortigis grandan nombron da homoj.

Ban publikigis deklaron pere de sia proparolanto, kondamnante la suicidajn atakojn sabate en ĉadia urbeto Baga Sola kaj dimanĉe en Kamerunio. Li reasertis, ke UN subtenas la batalon de Ĉadio kaj Kamerunio kontraŭ Boko Haram. Li instigis mez- kaj okcident-afrikajn landojn okazigi pintkunvenon kiel eble plej frue por antaŭenpuŝi solvadon de radikaj terorismaj demandoj laŭ la internacia leĝo.

La Sekureca Konsilio publikigis gazetaran deklaron, kondamnante per plej severaj vortoj la atakojn de Boko Haram en Ĉadio kaj Kamerunio, kaj reasertante la batalon kontraŭ ĉia ajn terorismo.

Sabate en bazaro de la ĉadia urbeto Baga Sola okazis suicida atako, 41 homoj estis mortigitaj kaj 48 aliaj vunditaj. Dimanĉe suicida atako en Kamerunio mortigis almenaŭ 8 homojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto