Vizitu Forumon

Rusa eksteraafera ministro diskutis pri siria krizo kun sendito de UN

(GMT+08:00) 2015-10-14 15:16:55     Redaktoro:Xiong Shan

Marde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov, kaj Staffan de Mistura, speciala sendito de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj pri Sirio, faris interparolon. Ili diskutis pri politika solvado de la siria krizo.

Tiutage la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke Lavrov kaj de Mistura profunde kaj vaste interŝanĝis opiniojn pri la nuna sekureca situacio en Sirio kaj politika solvado de la siria krizo.

La deklaro diris, ke Lavrov klarigis al de Mistura la rusan starpunkton pri operaco en Sirio. Li emfazis, ke la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj fortoj ege minacas la sekurecan situacion en Sirio, kaj Rusio komencis la operacon en Sirio ĝuste por elimini tiujn fortojn. Li akcentis, ke estas senbaza la kritiko, ke la rusa operaco malhelpas politikan solvadon de la siria krizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto