Vizitu Forumon

Ĉina delegito alvokas favoran medion por disvolvado de virinoj

(GMT+08:00) 2015-10-14 13:18:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina konstanta reprezentanto al UN Liu Jieyi marde diris, ke la internacia sekureca situacio restas tre severa, tial estas grava tasko kaj longa vojo por la internacia komunumo en la protekto de rajtoj kaj interesoj de virinoj dum konflikto.

La Sekureca Konsilio de UN tiutage okazigis publikan debaton pri virinoj, paco kaj sekureco, kaj adoptis rezolucion de la numero 2 242, alvokante plifortigon de la rolo de virinoj en akcelo de paco kaj sekureco.

Liu diris en sia parolado, ke tiu ĉi jaro markas la 20an datrevenon de la Kvara Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino. La 27an de septembro ĉi-jare Ĉinio kaj UN kunorganizis la tutmondan pintkunvenon pri virinoj. Estis la unua fojo, ke ŝtataj gvidantoj faris promesojn pri demandoj de virinoj, kaj la pintkunveno fariĝis alia mejloŝtono en disvolvado de virinaj aferoj post la Monda Konferenco pri Virinoj en Pekino.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas firme sekvi la ideon de paca disvolvado kaj kungajna kunlaboro, forte antaŭenpuŝi politikan procezon de landoj suferantaj konflikton, akceli nacian repacigon, solvi diverĝojn per dialogo kaj konsiliĝo kaj doni sekurecan protekton kaj humanitarajn helpojn al virinoj influitaj de konflikto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto